(Tämä sivu suomeksi)

Fondumo Esperanto

Fondumo Esperanto (oficiale: Fondumo Esperanto-säätiö) estas fondaĵo, establita en la jaro 1955. Ĝian bazan kapitalon donacis Vilho Setälä (1892–1985), honora doktoro de Universitato de Helsinko kaj unu el la plej gravaj finnaj esperantistoj de la pasinta jarcento. La Fondumo estas memstara jura persono, aganta sub la kontrolo de Registrejo de Fondaĵoj, kiun prizorgas Administracio de Patentoj kaj Registroj sub la finnlanda Ministrejo pri Justico. La laŭstatuta celo de Fondumo Esperanto estas "antaŭenigi la spiritan kaj kulturan interagadon de la popolo de Finnlando kun civitanoj de aliaj landoj uzante kiel perilon la internacian lingvon".

Siatempe la Fondumo i.a. eldonis Esperantan literaturon. Nuntempe ĝia ĉefa tasko estas subteni Esperanto-agadon en Finnlando per subvencioj kaj stipendioj. Jen la koncernaj decidoj dum la lastaj jaroj:

La estraro de la Fondumo estas kvinmembra: Jouko Lindstedt (prezidanto), Sakari Kauppinen (vicprezidanto), Jukka Pietiläinen, Päivi Saarinen kaj Raimo Tuisku. Ĉar la Fondumo ne estas regata de iu alia organizaĵo aŭ institucio, la estraro mem alelektas siajn novajn membrojn.

La honora prezidanto de la Fondumo estas Simo Raumavirta.

La adreso de la Fondumo:

Fondumo Esperanto
Jouko Lindstedt
Mustamäenkatu 81
FI-15700 Lahti

Retpoŝte:

jslindst@icloud.com